Talismano

Talismano estas objekto, kiun oni kredas kapabla magie alporti feliĉon, ŝirmi kontraŭ malfeliĉo aŭ produkti mirindajn efikojn dum amuleto kovras kiun ajn objekton utiligitan por superstiĉo, taksatan “defendilo” kontraŭ malbonaĵoj aŭ danĝeroj aŭ favorantilo de fortuno. Sinonimas en ĝenerala uzo kun amuleto “talismano”. La efiko de talismano dependas de la objekto mem, ne de la moralaj aŭ intelektaj kapabloj de la posedanto, aŭ de favoro de iu dio aŭ supera estaĵo. Tiel, talismano apartenas ne al religio, sed al magio.

Egipta amuleto de Nano-Dio Bes en la kolekto de la Muzeo de la infanoj de Indianapolis.

La vorto Talismano devenas el la persa lingvo, la etimologio de vorto amuleto necertas. Ĝi povus deveni de la latina a-molior (forigi, eksterigi), aŭ el la greka amulon, "speco de kuko" kiun oni kutimis oferi sur la altaroj por altiri la favoron de la dioj aŭ spiritoj de mortintoj. Laŭ Francisko Azorín amuleto estas Objekto, kiu magie efikas kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo. Kaj la etimologio de la termino estus el araba jamalet (portitaĵo), el jamala (porti) kaj de tie la latina amuletum.[1]

La amuletoj inkluzivas aŭ ornamiĝas per: gemoj aŭ simplaj ŝtonoj, statuoj, moneroj, ilustraĵoj, orelpendaĵo, ringoj, plantoj, bestoj ktp; ankaŭ frazoj diritaj dum memorindaj okazoj: ekzemple vade retro Satana (el la latina, "retroiru, Satano"), por forigi la diablon aŭ la malbonan sorton. La unuaj amuletoj, uzitaj de praaj ĉasistoj, estis ostaĵoj, dentoj aŭ kornoj, kiuj donis al la posedanto sekurecosenton kaj fidon en sia destino.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search